nedeľa 16. decembra 2012

Zamenhoffestoj


Ni deziras al vi karaj ĉion bonan okaze de la hieraŭa Zamenhoftago! Ĉi jare okazis 2 ĉeestindaj zamenhoffestoj en nia ĉirkaŭaĵo: en Bratislavo kaj en Vieno. Tamen, pro tio ke multaj el ni nun havas ekzamenojn, nia partopreno tute ne estis multnombra.

La bratislava festo okazis la 12an de decembro (12/12/12) en la pola instituto, do samloke kiel lastjare. Post la oficiala programo oni ankoraŭ iom babilis tie ĉe refreŝiĝo, kaj post fino de la aranĝo oni daŭrigis amuziĝi vespermanĝante en restoracio kaj vizitante la kristnaskan bazaron.

La 15an mem ni (Paulinka kaj Megy) veturis al Vieno por festi la tagon ankoraŭ foje. Laŭ la kutimo de BEJG ni prifajfis la oficialan “plenkreskulan” feston kaj alvenis nur vespere al la junulara parto, kiu okazis en mojosejo Metalab. Eĉ por tiu ni alvenis iom malfrue, do ni bedaŭrinde maltrafis kantadon de la himno. Sed ni ne maltrafis ludadon de tabloludo, kies regulojn ni ĝis la fino ne sukcesis ekkompreni, trinkadon de biero kaj babiladon pri aŭstra kaj slovaka junularaj movadoj, kiu eĉ rezultis en konkretan novan projekton, kiu ebligu al junularaj grupoj en nia regiono informiĝi pri unu la alies aranĝoj kaj espereble do ankaŭ reciproke partopreni ilin. Ni restis longe, kaj veturis hejmen per la tute lasta trajno, kiun ni apenaŭ trafis, eĉ tio nur dank' al zorgemo de Gregor kiu akompanis nin al la kajo.

Ni ege ŝatis tiun ĉi vienan feston, sed necesas diri ke ankaŭ ĝiaj antaŭ- kaj postfesto estis interesaj! Paulinka kaj Megy renkontiĝis unuan fojon post preskaŭ 4 monatoj, do estis multo por rakonti unu al la alia. Antaŭ ol iri al Metalab, ni haltiĝis ĉe kristnaska bazaro kaj trinkis tie iujn burĝajn (jes jes – prospechové štipendium ebligas tion) kristnaskajn trinkaĵojn de kiĉaj tasetoj. Nu, kaj post la longega trajnvojaĝo reen al Bratislavo (kun kripa kunveturanto) ni ankoraŭ veturis de la petrĵalka al la ĉefa stacidomo, kie ni serĉis iujn malfermajn ejojn por manĝi kaj drinki. Ni sukcesis, kaj restis umi ankoraŭ ĝis duono post la 3a. Entute tre adekvata maniero honorigi Zamenhof, laŭ mi!

PS: Pardonu, ni tute forgesis fari fotojn! Sed vi povas rigardi almenaŭ tiun ĉi reklamon bazitan sur la lastjara festo en Metalab.

nedeľa 2. decembra 2012

KKPS


Iom malfrue sed tamen ni raportas pri la KKPS kiu okazis komence de novembro en belega nederlanda urbo Delft. BEJG-aninoj ĉeestis multnombre: Zuzka, Janka, Megy kaj Zena. Estis tro mallonga por okazigi iujn vere indajn klaĉojn (aŭ estis tiel indaj ke ni ne povas tiel publike rakonti :P). Tamen estasnte en Nederlando ni sentis la devon provi iujn tipajn lokajn naturajn produktojn. Ni dankas al Kriĉjo pro la helpo dum pretigado por uzo :) Tamen la efikoj ne estis tiel kiel oni promesis... Almenaŭ neniu BEJG-anino krom Megy sukcesis rimarki ilin. Onidire pro malsperteco :D Pf!
Tamen la cetera aranĝo estis tre agrabla, la etoso mojosis, kaj tiuj kiuj sukcesis ne... ehm... laciĝi jam tro frue, ĝuis ankaŭ diskejon kun rekorde malmulta nombro de partoprenantoj – ĉirkaŭ 4! :D
Do, estis precize tiel longa por ke ni ĉiuj eksopiru resti pli. Sed ni ne povis. Tial ni ĝojatendas la sekvan renkontiĝon – la JES-on, kiu estos la plej mojosa en historio! Kaj Zuzka, Paulinka kaj Megy jam havas specialan interkonsenton pri ĝi :P Sed tio restu sekreto ;)