Iom
malfrue sed tamen ni raportas pri la
KKPS kiu okazis komence de novembro en belega nederlanda urbo
Delft. BEJG-aninoj ĉeestis multnombre: Zuzka, Janka, Megy kaj Zena. Estis tro
mallonga por okazigi iujn vere indajn klaĉojn (aŭ estis tiel indaj ke ni ne
povas tiel publike rakonti :P). Tamen estasnte en Nederlando ni sentis la devon
provi iujn tipajn lokajn naturajn produktojn. Ni dankas al Kriĉjo pro la helpo
dum pretigado por uzo :) Tamen la efikoj ne estis tiel
kiel oni promesis... Almenaŭ neniu BEJG-anino krom Megy sukcesis rimarki ilin.
Onidire pro malsperteco :D Pf!
Žiadne komentáre:
Zverejnenie komentára