piatok 20. júla 2012

Antaŭkongreso de SES

Ĉar nia kara amiko Pierre alvenis por SES jam iomete pli frue, ni eluzis ĉi tiun okazon por hieraŭ vespere fari etan antaŭkongreson. Ĝi konsistis ĉefe el drinkejumado kaj iometa urbumado, kaj ĉeestis ĝin krom Pierre Zuzka, Paulinka kaj Ĵenja. En la drinkejo ni drinkis, klaĉis (nur Paulinka kaj Pierre babilis pri seriozaj aferoj) kaj ankaŭ sociumis kun neesperantistoj. Dum la posta urbumado ni ankaŭ iom sociumis kun ili. La pinto de la vespero estis vizito de la neobaroka Fontano de Ganymedes: Zuzka kaj Pierre estas kripoj, ĉar ili eĉ ne eniris la fontanon, sed Paulinka kaj Ĵenja malsekigis en ĝi siajn piedetojn. Nome, Ĵenja nur piedetojn kaj la randon de la pantalono, sed Paŭlinka en iu momento enfalis en la akvon tute, kun vestaĵoj kaj ĉio, ajajaj. Poste ni ankoraŭ iomete promenis al Danubo antaŭ ol reveni hejmen. Bona amuziĝo, a toto je len zaciatok, na SES-i to poriadne roztocime, woooohoooo!!! (Zuzka, Megy kaj Pierre iras al Nitra jam morgaŭ, Paulinka kaj Janka postmorgaŭ - sekvu nian blogon por freŝaj SES-aj klaĉoj!) Cetere, ni forgesis hieraŭ fari grupan foton, sed jen anstataŭe almenaŭ kelkaj pli individuaj:




piatok 6. júla 2012

Bejga Ĝejkumado

Hodiaŭ, en 36-grada varmego, post longa tempo denove renkontiĝis BEJG. La speciala okazo de la renkontiĝo estis vizito de nia amiko Jake de Britujo. Dum la pasintaj tagoj zorgis pri Jake alia BEJG-ano, Juĉjo. Juĉjo jam afable montris al Jake Bratislavon lastan dimanĉon, post kio ili kune pasigis kelkajn tagojn en Zvolen. Do ni antaŭvidis ke ni hodiaŭ glate trovos unu la alian. Juĉjo evidentiĝis esti bona gvidanto, ĉar ni ĉiuj (Jake, Zuzka, Janka, Megy kaj Paulinka) je la interkonsentita horo atendis ĉe la Slovaka Nacia Teatro. Tamen, la BEJG-anoj ĉe ĝia historia konstruaĵo, dum Jake ĉe la nova. Nu, ne gravas, post kelkaj sms-oj kaj iom da tempo ĉio tamen solviĝis kaj ni sukcesis renkontiĝi. Ni komencis per tagmanĝo de tipaj slovakaj specialaĵoj, kaj ni daŭrigis la amuziĝon en nia ŝatata parko Medicka, kie ni sidis sur la herbo, trinkis bieron kaj foje uzis la herbejakvigŝprucilon por refreŝiĝi. Kompreneble, dum la tuta tempo okazadis kutima klaĉado.



PS – eta atentigo pri ontaj okazaĵoj:

1. Janka kaj Megy foriras morgaŭ al neesperantista aranĝo, sed tuj post ilia reveno, venontvendrede, ni planas BEJG-renkontiĝon kun dancado kaj ĉio kio apartenas al tio.

2. Eĉ pli grave, jam baldegaŭ atendas nin SES (Somera Esperanto Studado), kiu okazos en Nitra kaj kiun kelkaj el ni kunorganizas kaj kelkaj simple partoprenas. Aliĝu se vi ne ankoraŭ faris, ni antaŭĝojas vidi vin tie!