piatok 6. júla 2012

Bejga Ĝejkumado

Hodiaŭ, en 36-grada varmego, post longa tempo denove renkontiĝis BEJG. La speciala okazo de la renkontiĝo estis vizito de nia amiko Jake de Britujo. Dum la pasintaj tagoj zorgis pri Jake alia BEJG-ano, Juĉjo. Juĉjo jam afable montris al Jake Bratislavon lastan dimanĉon, post kio ili kune pasigis kelkajn tagojn en Zvolen. Do ni antaŭvidis ke ni hodiaŭ glate trovos unu la alian. Juĉjo evidentiĝis esti bona gvidanto, ĉar ni ĉiuj (Jake, Zuzka, Janka, Megy kaj Paulinka) je la interkonsentita horo atendis ĉe la Slovaka Nacia Teatro. Tamen, la BEJG-anoj ĉe ĝia historia konstruaĵo, dum Jake ĉe la nova. Nu, ne gravas, post kelkaj sms-oj kaj iom da tempo ĉio tamen solviĝis kaj ni sukcesis renkontiĝi. Ni komencis per tagmanĝo de tipaj slovakaj specialaĵoj, kaj ni daŭrigis la amuziĝon en nia ŝatata parko Medicka, kie ni sidis sur la herbo, trinkis bieron kaj foje uzis la herbejakvigŝprucilon por refreŝiĝi. Kompreneble, dum la tuta tempo okazadis kutima klaĉado.



PS – eta atentigo pri ontaj okazaĵoj:

1. Janka kaj Megy foriras morgaŭ al neesperantista aranĝo, sed tuj post ilia reveno, venontvendrede, ni planas BEJG-renkontiĝon kun dancado kaj ĉio kio apartenas al tio.

2. Eĉ pli grave, jam baldegaŭ atendas nin SES (Somera Esperanto Studado), kiu okazos en Nitra kaj kiun kelkaj el ni kunorganizas kaj kelkaj simple partoprenas. Aliĝu se vi ne ankoraŭ faris, ni antaŭĝojas vidi vin tie!

Žiadne komentáre:

Zverejnenie komentára