štvrtok 5. januára 2012

Klaĉoj de JES

Kvar membroj de BEJG partoprenis al JES en Gdansko. Ni dankas al Vit kiu organizis la karavanon kaj estis agrabla akompano por ni kune kun Dan. Sed sufiĉe da sekaĵoj – nun ni rakontu la plej INTERESAJN okazaĵojn de la aranĝo:


Zuzka, Janka kaj Paulinka kune dormis en 3-opa ĉambro (dankon al Martin Sawitzki), sed malgraŭ roomate agreement, kiu malpermesis tion, okazis nur unu nokto kiam en la ĉambro „dormis“ malpli ol kvar homoj. Megy (kiu ne estas burĝulo) dormis en amasloĝejo do devis kontentiĝi en malpli privata loko. Pluraj el ni eĉ esploris kaŝitajn lokojn en (preskaŭ) malplenaj ejoj.

La pinto de la aranĝo estis festo kun Jesuoj, unu el ili eĉ malsupreniris de sia kruco por amuziĝi kun ni.

Iuj el ni dancis sur la drinkejaj tabloj, iuj rompis al si genuojn, kaj iuj maltrafis la silvestran noktomezon pro aliaj "devoj".

Okazis ankaŭ konfuziĝo inter: Kvenĉjo kaj Makĉjo, Zuzka kaj Paŭlinka, kisado kaj plorigado – sed fine ĉiuj estis kontentaj (almenaŭ ni pensas).

Oni unuan fojon vidis la sunon kiam oni estis forirantaj al la stacidomo, kaj oni eĉ ne vidis Lech Walesa (krom janka, kiu meritas laŭdon).

Oni neatendite vidis unu senpantalonan kaj unu tute nudan viron, kaj oni feliĉe ne vidis, sed bone aŭdis homojn fikantajn en la duŝejo.

Bedaŭrinde okazis ankaŭ unu trista travivaĵo: Ni perdis niajn karajn fromaĝojn kaj kolbason. Mevoj detruis nian fridujon (ĝi estis plasta, kaj malantaŭ la fenestro). Ili verŝajne estis agentoj trejnitaj de la organizantoj, por ekhavi manĝaĵojn por la novjara balo...

Do, tiom pri nia JES. Venontfoje kuniru ;)

P.S.: Estis ankaŭ iuj interesaj programeroj.

2 komentáre: