piatok 24. júna 2011

Okazis nia unua organiza renkontigxo pri SES!

BEJG-anoj cxi jare decidis helpi kun la organizado de Somera Esperanto-Studado en Nitra (ni ja iomete helpis dum la lastaj jaroj, sed cxi jare ni volas esti multe pli utilaj :)). La 30a de julio rapide alproksimigxas, do ni decidis komenci la laboron kaj fari specialan BEJG-renkontigxon dedicxitan nur al SES-aferoj. Post mallonga kunsido en la hejmo de Megy, kie ni priparolis organizadon de la akceptejo, ni komencis la plej gravan parton de la programo - la disgluado de SES-afisxoj en la urbocentro de Bratislava. 
Ni vizitis plurajn mezlernejojn, univerzitatojn kaj bibliotekojn kaj metis afisxojn sur la afisxtabuloj. Ni ecx fotis nian verkon por havi pruvon ;). 

Por iom ripozi ni poste sidis en kafejo kaj planis mojosajn programerojn por SES. En la venontaj tagoj ni volas elpensi pliajn aferojn por ke SES estu ecx pli mojosa ol dum lastaj jaroj!

štvrtok 23. júna 2011

Nova retposxta dissendolisto!

Karaj, se tiu cxi blogo ne suficxas al vi kiel fonto de novaj informoj, se vi volas kontakti nin rekte, se vi volas esprimi viajn opiniojn kaj partopreni en diskutoj... aligxu al la retposxta dissendolisto de BEJG! Gxia adreso estas bejg-esperanto@googlegroups.com

BEJG zumbumas - aliĝu al ni!

Karaj legantoj, kiel vi vidas, tiu ĉi blogo ekzistas nur kelkajn tagojn, kaj jam pleniĝas je raportetoj de niaj komunaj renkontiĝoj kaj travivaĵoj. Nun mi ŝatus inviti vin ĉiujn partopreni unu regulan aranĝon. Ekde du semajnoj ni regule venadas al Zumba lecionoj en Bernolak, Bratislava. Ĉiam venas minimume 3 membroj, plano por hodiaŭa vespero estas 4 aŭ eble eĉ 5. Vi verŝajne ĉiuj konas nin, do ne hezitu telefoni kaj interkonsenti, se vi volas kuniri. Iĝas nia BEJG kutimo, 3 foje semajne kune ekzerci por fortiĝi kaj iri ĝis fina venko ;)

Reprezentantoj de BEJG, SKEJ, E@I kaj TEJO kunvenas!


Bone, jes, la titolo estas iom trompa, ĉar kelkaj homoj membras en ĉiuj tiuj organizoj samtempe, kaj temis pli pri amika festo ol pri oficiala kunveno, sed tamen. Ĉeestis Zuzka, Megy, Paulinka, Katjo, Petro Novotniĉek, Intre kaj Petro Balaĵ (en kies loĝejo la aranĝo okazis) kaj la nova staĝanto de E@I Matthieu el Francujo, kiu tre bone impresis nin, aparte per tio ke li bakis tipan kukon por ni!

Unu el la ĉefaj temoj pri kiuj ni babilis estis SES (Somera Esperanto-Studado), en kiu Zuzka kaj Megy konsentis zorgi pri akceptejo kaj pri paroligaj rondoj. Vendrede BEJG-anoj planas iri en la urbon por disglui afiŝojn pri SES, kaj ankaŭ kunsidi por pli detale priparoli la planojn por SES.

Alia, plej proksima projekto kiun ni hieraŭ planis estas "Kreiva Metiejo". Ni havis amason da ideoj kaj proponoj, verŝajne eĉ ne sukcesos realigi ĉiujn dum unu fojo. Vi estas ĉiuj bonvenaj ne nur partopreni, sed unue ankaŭ esprimi vian opinion pri KIAM ni faru kaj KIUJN agadojn konkrete ni faru. Jen la paĝo de la evento.

Cetere, BEJG hieraŭ ne nur vizitis la loĝejon de Petro - ni faris ankaŭ antaŭfeston: ni iris al la kafejo Coffee & Co en la urbocentro, kaj ĝuis la specialan oferton de "panini" kontraŭ 1 eŭro tie :) Tiun ĉi antaŭfeston ĉeestis Zuzka, Paulinka, Janka kaj eĉ Lenka, kiu estas inter la fonditoj de BEJG sed kiun ni jam dum longa tempo ne revidis, do ni aparte ĝojis pri ŝia ĉeesto! Tamen, ŝi promesis renkontiĝi kun ni denove la sekvan tagon, do ni ĝojas eĉ pli!

utorok 21. júna 2011

Saluton al cxiuj!

Jen ni solene malfermas la blogon de BEJG! Ni fondis gxin post nia ordinara renkontigxo, okazinta en Bratislavo lastan mardon. La renkontigxo estis mojosa kiel cxiam: tri kernaj membroj, Megy, Zuzka kaj Paulinka (kiu jxus revenis el Rusujo post 4 monatoj!) komencis la kunvenon per unu horo da Zumba, poste sockis en la hejmo de Megy dusxigxante kaj mangxante spinacon, kaj fine trinkejumis. Baldaux ni planas okazigi pli grandan renkontigxon, kie ni decidu ankaux la "laborplanon" de BEJG por la sekva tempo, do cxiuj bratislavaj mojosuloj bonvenas partopreni en tio :)