štvrtok 23. júna 2011

Reprezentantoj de BEJG, SKEJ, E@I kaj TEJO kunvenas!


Bone, jes, la titolo estas iom trompa, ĉar kelkaj homoj membras en ĉiuj tiuj organizoj samtempe, kaj temis pli pri amika festo ol pri oficiala kunveno, sed tamen. Ĉeestis Zuzka, Megy, Paulinka, Katjo, Petro Novotniĉek, Intre kaj Petro Balaĵ (en kies loĝejo la aranĝo okazis) kaj la nova staĝanto de E@I Matthieu el Francujo, kiu tre bone impresis nin, aparte per tio ke li bakis tipan kukon por ni!

Unu el la ĉefaj temoj pri kiuj ni babilis estis SES (Somera Esperanto-Studado), en kiu Zuzka kaj Megy konsentis zorgi pri akceptejo kaj pri paroligaj rondoj. Vendrede BEJG-anoj planas iri en la urbon por disglui afiŝojn pri SES, kaj ankaŭ kunsidi por pli detale priparoli la planojn por SES.

Alia, plej proksima projekto kiun ni hieraŭ planis estas "Kreiva Metiejo". Ni havis amason da ideoj kaj proponoj, verŝajne eĉ ne sukcesos realigi ĉiujn dum unu fojo. Vi estas ĉiuj bonvenaj ne nur partopreni, sed unue ankaŭ esprimi vian opinion pri KIAM ni faru kaj KIUJN agadojn konkrete ni faru. Jen la paĝo de la evento.

Cetere, BEJG hieraŭ ne nur vizitis la loĝejon de Petro - ni faris ankaŭ antaŭfeston: ni iris al la kafejo Coffee & Co en la urbocentro, kaj ĝuis la specialan oferton de "panini" kontraŭ 1 eŭro tie :) Tiun ĉi antaŭfeston ĉeestis Zuzka, Paulinka, Janka kaj eĉ Lenka, kiu estas inter la fonditoj de BEJG sed kiun ni jam dum longa tempo ne revidis, do ni aparte ĝojis pri ŝia ĉeesto! Tamen, ŝi promesis renkontiĝi kun ni denove la sekvan tagon, do ni ĝojas eĉ pli!

Žiadne komentáre:

Zverejnenie komentára