utorok 27. septembra 2011

Adiaŭfesto


Vendredon la 23an de septembro ni la lastan fojon kunvenis kun nia kara membrino Paulinka antaŭ ŝia forveturo al Britujo. Ni kvarope (Zuzka, Janka, Megy, Paulinka) sidis en la trinkejo Hyde Park kaj babilis. Tamen, ne tristu: nia grupo disiĝas ne por longe, ĉar estas planata vizito de BEJG-anoj al Paulinka en Britujo! Ĝi okazos ŝajne en la datoj 20a-23a de oktobro, do sciigu nin se vi volas aliĝi.

nedeľa 25. septembra 2011

BEJG - ĉu Bratislava/Brna grupo?


Sabate la 24an renkontiĝis en urbo Brno kun lokaj esperantistoj, niaj amikoj. Ĉeestis de BEJG Janka kaj Zuzka, kiuj studas en Brno kaj ankaŭ KuboF de Slovakio. De Ĉeĥio partoprenis Miro Hruŝka kaj Jarda. Krome ni havis specialan internacian gaston, venis viziti nin Chris, brita esperantisto kun kiu ni amikiĝis dum IJK. Bedaŭrinde li foriras jam dimanĉe la 25an, sed tamen atendas lin interesa programo :P En Brno ni renkontiĝis en centro, en namesti Svobody, kie ni bierumis en ekstera trinkejo kaj babilis pri diversaj temoj. Eĉ ekestis ideo la sekvan tagon iri promeni kun hundo de Miro, sed bedaŭrinde ni fine devis tion nuligi pro manko de tempo. Sed certe jam venontfoje ni sukcesos ;)

pondelok 19. septembra 2011

inter 2 demonstracioj

Hodiaux, inter demonstracio pri akcepto de Palestinujo far UN kaj demonstracio pri civitana konstitucio, al kiuj cxeestis Megy kaj Jucxjo... Pauxlinka, kiu estas politike neuxtrala, aligxis al Megy kaj Jucxjo por iom bierumi kaj klacxi. Nu, ne nur klacxi, sed diskuti gravajn temojn: israelo-palestinan konflikton, samseksemulajn rajtojn, kaj feminismon - kaj la diskutoj estis surprize akraj! Aha, kaj ni ankaux mangxis figojn kiuj eble estis de Israelo! Post la demonstracio ni ankoraux iom umis, sed jam sen Jucxjo, kiu havis iun stultan pretekston.

Oldies 2


Pro sukceso de nia lasta cxeesto en oldies diskejo, ni cxi-vendrede decidis ripeti la arangxon. Sed por komenci dekomence, necesas diri ke vendrede en bratislavo cxeestis du eksterlandaj gastoj: Manuela (Italujo) kaj Nico (Nederlando). Tamen, dum la posttagmezo la eksterlandaj gastoj urbumis kaj amuzigxis duope, cxar ni, bratislavanoj, tute prifajfis ilin (pardonon!!!) kaj nur vespere ni estis tiom bonvolaj kuniri al la diskejo. Nome temis pri Megy, Zuzka, Paulinka kaj Jasmin. Kaj do, kompreneble, ni bone diskejumis :)

štvrtok 25. augusta 2011

Nagxado



La hodiauxaj 37-gradaj varmegoj igis nin viziti la lagon Zlate Piesky. Fakte, ni iris tien antaux nia regula jxauxda zumbumado (kiun ni finfine decidis ne cxeesti). Ni estis relative malmultnombrajn hodiaux: Megy, Zuzka, Paulinka (poste aligxis al ni ankaux nia ankoraux neesperantista amikino Ninka). Ni nagxis, sunumis, kaj kompreneble klacxis :)

nedeľa 21. augusta 2011

Rock Oldies


Vendrede, la 19an de auxgusto, ni per nia cxeesto mojosigadis la diskejon Rock Oldies en la bratislava klubo Randal. Cxeestis: Zuzka, Paulinka, Megy, Elenka (ni gxojis revidi sxin post longeta tempo), Evka (ni gxojis ecx pli, cxar sxi estas nia plej nova membro, kaj tio cxi estis sxia unua arangxo kun ni), Janka (kiu forlasis nin tro frue), kaj Jasmin (kiu ne ankoraux estas esperantistino sed baldaux estos). Ni komencis per "antauxkongreso" en la hejmo de Megy kaj Elenka, kie ni mangxis picon, trinkis na Cuba Libre (burgxe, kun citrono ecx), babilis ktp. Poste ni do iris al Randal, kie ni dancis, ekis iujn sociajn kontaktojn kun la tieaj neesperantistoj, kaj gxenerale amuzigxis gxis la nokto nokto fin' :)

nedeľa 7. augusta 2011

SES 2011

Tuj post tiom sukcesa IJK ni partoprenis tre sukcesan SES. Tie ni, kiel slovakinoj, ankaux iomete helpis. Cxiukaze ni trovis tempon mojosumi kaj ni trovis ankaux novajn membrojn kiuj tre sxatas la ideon de nia klubo kaj kelkaj ecx pripensas kandidatigxi por posteno de prezidanto de SKEJ :P Nome estas Paulina Homolova, Peter Chovanec, Peter Hyben, Eva Fitzelova kaj Hanka Balinova. Ni vidos kiom ili eltenos dum iu nia vespera renkontigxo :P

Fakte nur Zuzka kaj Megy de BEJG partoprenis plentempe, sed venis ankaux Janka kaj Paulinka por unu nokto (koncerto de LPG, cxu ne? :P). Ni multe sklavumis cxe akceptejo kaj helpadis al komencantoj, sed la cxeforganziantoj suficxe bone zorgis pri ni, do ni plej versxajne venontjare revenos :D.

Detalojn tedajn pri la arangxo mi priskribas en mia artikolo por Esperantisto Slovaka, antauxgxoju do ;) Kaj la interesajn detalojn ni priklacxos dum niaj regulaj renkontigxoj, do gxis baldaux, karaj. Ni sendos baldaux informon pri sekva renkontigxo, espereble jam ankaux niaj novuloj tiam aligxos.