Antaux pluraj tagoj, la 27an de auxgusto, BEJG renkontigxis la lastan
cxisomeran fojon en sia nuna formo. Tio estas cxefe cxar Paulinka tuj
post tio translokigxis al Kanado, sed ankaux la aliaj membroj baldaux
translokigxos, kvankam al pli proksimaj lokoj - Zuzka kaj Janka al Brno,
Megy al Prago kaj Elenka al Vieno. Venontan fojon ni cxiuj renkontigxos
dum JES, kaj sen Paulinka ecx pli frue - dum KKPS.
Triste, sed almenaux ni havis kialon por mojosa adiauxfesto. Ni volis
iumaniere honorigi la bonajn malnovajn tempojn de BEJG, do ni trinkis
tekilon en la urbocentro. Poste ni sxajne iris ien mangxi, kaj kelkaj el
ni provis poste iri noktumi en Lamacx, sed la tiea diskejo estis tiom
alternativa ke gxi ecx estis fermita.