pondelok 28. novembra 2011

Ontaj BEJG-anoj?


Jxauxde la 24an finfine okazis renkontigxo de spertuloj kaj novuloj en Brno. Origina plano estis iom pli majesta, sed pro diversaj etaj eraroj fine venis nur 4 homoj, Zuzka, Miro Piro kaj du novuloj: Mat de Slovakio kaj Justyna de Pollando, ambaux nuntempe logxantaj en Brno. Sed tio ja nature ne povas esti obstaklo por vera BEJG-ano provi varbi ilin por nia grupo. Oni jam estas planantaj renkontigxon kun la tuta BEJG grupo, kiu agos DECE!!! kaj ne tuj fortimigos ilin, cxu bone?

Cxiukaze, la renkontigxo okazis en agrabla teejo en centro de Brno, kie ni longe babilis. Oni ankaux instruis al la novuloj iom da Esperanto per rekta metodo. Justyna jam estas iom pli sperta, antaux iom da tempo sxi aktivis en Pollando, sed cxiam bonas iom da ekzercado. Ni sxatus dauxrigi pri similspecaj renkontigxoj, cxar estas la plej facila kaj amikema vojo por komencantoj lerni Esperanton kaj por ni disvastigi nian karan verdstelan lingvon! :P Do aligxu al ni!

nedeľa 13. novembra 2011

BEJG ĉe KUEG

Ĉu vi ne scias kion signifas "KUEG"? Temas pri tute novfondita Esperanto-grupo de la Kembriĝa Universitato. Ni ŝatus kun ioma malfruo informi vin pri la absolute mojosa renkontiĝo kiun ni kune okazigis inter la 20a-23a de oktobro.

Janka kaj Zuzka flugis al Kembriĝo por viziti Chris kaj Paulinka. Tuj la unuan vesperon okazis solena vespermanĝo en la kolegio Christ's kun la tuta kembriĝa grupo de novuloj. Ĉeestis nome Jessica, Jack, Sam, Nicole, Otawa, Dan, Chris, Luke, Joe kaj ankaŭ Tim, sperta esperantisto, kiu instruos tiun ĉi grupon ekde nun. Krom ili kompreneble la BEJGanoj. Tre surprize, ĉiuj tiuj britoj volas lerni la internacian lingvon kaj estis vere entuziasmaj pri ĝi.



Post la vespermanĝo ni pasigis ankoraŭ kelkan agrablan tempon en la kolegia trinkejo babilante.


Sekvan tagon ni faris iom pli privatan ekskurson per boato. Tie ĉeestis Zuzka, Paulinka, Janka, Chris kaj Edmund kun eta filino Isabel. Vetero estis belega kaj ni ĝuis kembriĝan kamparon kaj Chris ankaŭ pontogrimpadon. Ĝi estas onidire fama kvazaŭsporto en Kembriĝo, subirante ponton iu devas grimpi sur ĝin kaj en alia flanko denove enboatiĝi. Do ni provis du foje kaj neniam ni sukcesis ankaŭ la duan parton de la afero kaj lasis Chris atendi sur la ponto, provante reveni :D


Bedaŭrinde ni jam la sekvan tagon devis reveni al Bratislavo, sed espereble ni en estonteco ni daŭrigos similajn interklubajn renkontiĝojn :)